MUZEOJ

1) La muzeo Bartholdi

Gxi estas lokita en la naskigxdomo de la kreinto de la fama statuo "Libereco prilumanta la mondon". Vi povos trovi tie skizojn kaj maketon de la mondfama statuo, sed ankał de la "Leono de Belfort" kaj de aliaj skulptajxoj , same kiel kolekto de juda arto.
La teleroj cxe la plafono estas admirinde belaj.



2) La muzeo Unterlinden

Tiu muzeo prezentas la faman Altaron de Issenheim[Matthias Grünenwald].
Tie vi ankał povas admiri pentrajxojn de Monet, arkeologiajn objektojn kaj dekoracian arton. Ne forgesindas la verkoj de Martin Schongauer.

La muzeo Unterlinden estas nepre vizitenda !
Internet : www.musee-unterlinden.com



3) La animata muzeo pri ludiloj kaj miniaturaj trajnoj

Vi estos akceptataj de fajfanta sciuro.
Vi trovos tie trajnojn, teatropupojn kaj memorajxojn.
Revojagxu en vian infanagxon.

4) La naturhistoria muzeo

10 salonoj, 2 el ili specife dedicxataj al portempaj ekspozicioj.
Inter la kolektoj pri etnologio, zoologio kaj mineralogio ne maltrafu la salonon pri egiptologio.




TOUR DE FRANCE 2001


LIBERTEMPOJ oh jes!!!
En la ekspoziciejo

Februare : Foiro de la posxtkartoj kaj de la bildstrioj

Marte : Foiro energio/logxajxoj
Ałguste: Vinfoiro
Oktobre : Foiro de la antikvajxistoj
Novembre : Foiro pri turismo kaj vojagxoj
Nov/Dec : Librofoiro




NB : Navetbuso senpaga (kun rezervoj) estas disponigata ekde la urbocentro al tiuj okazajxoj.



En la urbocentro

Februare : karnavala kavalkado
Junie : alveno de la vetmarsxado Parizo-Colmar
Julie : bunta nokto kaj internacia muzikfestivalo de Colmar
Ałguste : muzika somero
Septembre : festo de la sxipistoj kaj Jxazfestivalo
Oktobre : 7 tagoj por la 7-a Arto
Decembre : la kristnaska Foiro





X:-)